Kun
la subteno de la Komununo Sant'Angelo di Brolo “Esperanta Civito”,
de
Federazione Esperantista Italiana kaj de la
Komununo
Librizzi “Esperanta
Civito”
POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ
kvara fojo
konkurso
pri poemoj en la itala lingvo kaj Esperanto
Tiu
ĉi konkurso naskiĝis en Italio, danke al iniciato de itala
esperantisto, kiu simbole alprenis la pseŭdonimon de Samideano. Italio,
krom la antikva Romo kai la mallonga frenezo dum la komenco de
la dudeka jarcento,
ne
havas imperieman tradicion, ne trudas propran
lingvon al la mondo per armiloj aǔ ekonomia potenco, ne martelas la
mensojn de usonanoj, eǔropanoj, afrikanoj kaj de hindoj per kantaĵoj
kaj sloganoj. La mirinda itala lingvo, kiu ne estas laǔmoda en la
parolado de la politikistoj kaj arogantaj pseǔdo-intelektuloj, iris tra
la mondo nur kun la elmigrintoj kaj artistoj. La italaj civitanoj, kiel
multaj aliaj, kapablas kompreni tre bone kio estas la perforta
kultura
invado, ĉar ili jam suferas pro tio; li bone kapablas kompreni la rolon
de neǔtrala lingvo por perado, kiu respektas ĉiun kulturon, kaj estas
konceptita por la frateco kaj harmonio inter popoloj. Kiu diras, ke ĝi
ne estas bezonata, ĉar oni havas la anglan aǔ la ĉinan lingvojn, tiu
estas kulture jam tiom regata kaj envultata por ne percepti, ke oni
estas minacanta lian identecon kaj apartenon. La lingvo-milito, kiu
estas parto el pli vasta konflikto por superregado, kaj pasee kaj nun,
estis historio de violento kaj perfortado. Tio neniam povos porti la
pacigon kaj la plenan, reciprokan respekton inter popoloj. Do,
tiu ĉi konkurso originas el amo por la poezio kaj el amo por la
libereco de ĉiuj gentoj, kiun Esperanto simbolas. Ĝi direktiĝas al
italaj poetoj kaj, per Esperanto, al ĉiugentaj poetoj. Poesia da tutti
i cieli. Poezio el ĉiuj ĉieloj. KIU RAJTAS PARTOPRENI Ĉiuj
poetoj, el nia planedo. LINGVOJ La
versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aǔ en ambaǔ
lingvoj. KIAMANIERE ONI PETAS PARTOPRENI
La
poetoj
devas partopreni per nur unu poeziaĵo
ne pli longa ol 50 (kvindek)
versoj entute.
Oni
sendu ĝin,
kune
kun la aliĝilo aperanta
ĉi-sube,
per
retpoŝto
al: samideano@hotmail.it
AJNA POEMTEMO ESTOS AKCEPTITA
Ĉiuj
tekstoj nur en formato
word! La verkoj
devos alveni antaŭ la 21-a de marto 2017. La limdato ne estas
prokrastebla. SEN PARTOPREN-KOTIZO REALIGO DE LA LIBRO La
juĝantaro elektos la plej belajn versaĵojn (50), kaj ili konsistigos
interesan poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ koroj kaj mensoj de
nia planedo. La
poemoj, kiuj alvenos en la itala lingvo, estos tradukitaj al
Esperanto de konata esperantisto kaj itala poeto. La
poemoj, kiuj alvenos en Esperanto estos tradukitaj, al la itala
lingvo, de alia esperantisto, itala poeto. En la
eldonita libro, do, la sama poemo estos legebla en du lingvoj:
sur la dekstra paĝo en la itala lingvo, sur la maldekstra en Esperanto. PREMIOJ La
premiada ceremonio okazos en komunuma Teatro el Sankta Anĝelo de
Brolo (Sicilio, Italio), la 28-an de oktobro 2017, en la 6-a horo
posttagmeze. Estos
ses kategorioj de premioj:
Unua premio:Plato,
unu ekzemplero de la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano,
pergameno de honora membro de Esperantista Sicilio.
Dua premio: Plato, unu ekzemplero de
la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano.
Tria premio: Plato, unu ekzemplero
de la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano.
Speciala premio: Itala
Esperanto-Federacio premios la plej belan el
la poemoj alvenintaj en Esperanto. Plato.
Unu ekzemplero de la libro
eldonita, unu ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko
Nedelkoviĉ" de Samideano.
Speciala
premio: Sicilia Esperanto-Federacio premios la plej belan el
la poemoj alvenintaj, en Esperanto aŭ en itala lingvo, kiu temas socialan
malkomforton kaj ĉian
opreson. Plato.
Unu ekzemplero de la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano,pergameno de honora membro de Sicilia Esperanto-Federacio.
Speciala
premio:La Esperanta Gruppo "Umberto Stoppoloni" de
Pistoio (Italio)premios la plej belan el
la poemoj alvenintaj el Toskanio, en itala aŭ en Esperanto. Plato.
Unu ekzemplero de la libro eldonita, du romanoj de Samideano Speciala
premio: Samideano premios la plej originalan el la poemoj
alvenintaj. Plato. Unu
ekzemplero de la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano.
Speciala premio: Edizioni Eva
premios la plej bela el la poemoj ne
selektitaj. Plato. Unu
ekzemplero de la libro eldonita, unu ekzemplero
de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de Samideano.
La selektado de artverkoj estos neapelaciebla. LA JUĜANTARO La
membroj de la Juĝantaro estas: Giuseppe Campolo - verkisto,
esperantisto, elpensinto de la Konkurso kaj fondinto de Sicilia Esperanto-Federacio (sekretario), Anna Maria Crisafulli Sartori -
literatura
kritikisto, ĵurnalisto (prezidanto), kaj eminentaj esperantistoj: Renato Corsetti - verkisto, Amerigo
Iannacone - poeto, verkisto kaj
eldonisto, Ella Imbalzano Amoroso - literatura kritikisto, Carmel
Mallia - poeto,
Perla Martinelli -
ĵurnalisto, verkistino,Carlo
Minnaja - poeto kaj
verkisto, Luigia Oberrauch Madella - beletristo, Nicola Ruggiero -
poeto. La
juĝantoj ricevos la verkojn, kiuj estos distingitaj per numero, dum
la aŭtoraj nomoj estos konataj nur al Samideano, kiu sin detenos je
voĉo, sed li gardas al si la rajton premii poemon, kiu, laǔ sia opinio,
estas plej originala.
Kara
aŭtoro, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la
partoprenmanierojn, vi deklaras, ke via verko estas via kreaĵo kaj ke
vi posedas ĉiujn ĝiajn rajtojn, krome vi akceptas la traktadon de viaj
personaj elementoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto
169/03 de la itala Respubliko kaj ekde nun vi permesas la eventualan
publikigon de via verko.
Benvolu plenigi la sekvan formularon, en ĉiuj ĝiaj partoj. Ĉio nur en
formato word!
Serata
di premiazione del 18 ottobre 2016, nel
teatro comunale di Sant'Angelo:
_________________________
Ascolta l'intero discorso di Giuseppe
Campolo,
in cui fa una dettagliata analisi sociale, reinterpreta il ruolo
dell'Esperanto, definisce un ideale e universale Siciliano, annuncia la
costituzione di Sicilia Esperantista:
Per
richiedere lo Statuto di Sicilia
Esperantista, scrivere a siciliaesperantista@gmail.com