|
ROMANOJ
EL ĈIUJ ĈIELOJ
konkurso
pri romanoj
tradukitaj en Esperanton el iu ajn lingvo de la planedo
 
Ni
firme kredas je la neceso, kaj
ankaŭ je la ebleco, ke
Esperanto vere iĝu
la universala lingvo. Politika fakto,
kiun estonte la popoloj verŝajne forte volos, sekvante la bonan
ekzemplon de
intelektuloj. Do, Esperanto iĝu kiom eble plej la dua lingvo de ĉiu
aŭtoro. Per
ĉi tiu lingvo, ĉiu povos proponi al la tuta mondo sian plejbonon.
Per
ĉi tiu konkurso ni intencas
rimarkigi la gravecon de la kunlaborado inter aŭtoroj, tradukistoj,
eldonistoj,
kaj koncernaj institucioj, kiel ankaŭ inter ĉiuj esperantistoj,
en la duobla
rolo de legantoj kaj disvastigantoj de la
mesaĝo de Zamenhof! Mesaĝo, kiu estas
la plej granda kaj decida kultura revolucio de ĉiuj epokoj. Ke tion
komprenu
ĉiuj homoj estas respondeco de ĉiu esperantisto.
Per
ĉi tiu konkurso ni intencas
instigi la kunfluon en la universalan lingvon de la plej bona
literaturo de
ĉiuj landoj. Tio nepre devas okazi pli kaj pli intense, por krei la
plej
grandan, neanstataŭeblan bibliotekon, al kiu unue sentos la bezonon sin
turni
la fakuloj, krom ĉiuj legantoj, kiuj
amas ĉian konon.
Per
ĉi tiu konkurso ni intencas
testi la psikologiajn dinamikajn fortojn de vejnoj kaj tendenoj en la
pluretna korpo
de Esperanto. Sin streĉu al tiu ĉi celo la esperantistaj pafarkoj kaj
sagoj,
por ke ĉiuj aŭdu ilian vibradon.
Bonan
laboron, geamikoj.
KIU
RAJTAS PARTOPRENI
Ĉiuj verkistoj kaj tradukistoj, el nia planedo.
Por peti alighilon en formato word:
samideano@hotmail.it
LINGVOJ
La verkoj povos alveni nur en Esperanto.
KIAMANIERE
ONI PETAS
PARTOPRENI
La
verkistoj/tradukintoj devas
partopreni per ununura romano ne pli longa ol 600 mil tajperoj.
La
premioj konsistos en la eldonado de la
gajnintaj verkoj, ĝis maksimume kvin titoloj.
Oni
ne celas premii la plej bonan tradukon, sed
la romanon tiel, kiel ĝi alvenas en Esperanto.
Tiu
ĉi fandiĝo fakte inter aŭtoro kaj
tradukinto, kiu estas malĝusta kiom oni volas, estas la natura kaj
kutima
maniero, en kiu nia menso akceptas ĉiun libron tradukitan.
Do,
ne estas grave, ke la Juĝantaro konas, aŭ
ne, la originalan verkon, en ĝia nacia lingvo. Sed ĝi taksos la verkon
alvenintan
kvazaŭ originalon.
Bonvolu
sendi la verkojn, kune kun la aliĝilo aperanta ĉi-sube, per retpoŝto
al: samideano@hotmail.it
AJNA
ROMANTEMO ESTOS AKCEPTITA
Ĉiuj
tekstoj nur en formato Word!
La
verkoj, kiuj estas jam plene tradukitaj
devos alveni antaŭ la 21-a de marto 2016. La
Juĝantaro ilin tuj
poste pritaksos kaj ili
estos premiitaj la 18-an de oktobro 2016.
La
verkoj, kiuj estas nun tradukataj kaj
bezonos pli da tempo por la finpretigo, povos
esti senditaj poste, kaj devos alveni antaŭ la 21-a de
septembro 2016. Por ĉi dua konkursfazo, la 18-an
de oktobro 2016, oni anoncos la kvanton da alvenintaj konkursaĵoj,
kiuj, post
prijuĝo, estos premiitaj la 18-an de oktobro 2017.
SEN
PARTOPREN-KOTIZO
La
konkurso estas tute
senpaga.
PREMIOJ
La
premiada ceremonio okazos en la
komunuma Teatro en Sankta Anĝelo de Brolo, Esperanto-Urbo, (Sicilio,
Italio).
La
premioj konsistas en la eldono de
la verko. La gajninto ricevos 50 ekzemplerojn de la
eldonaĵo.
La
Juĝantaro estas libera elekti unu
aŭ plurajn verkojn.
LA
JUĜANTARO
La
Juĝantoj estas jenaj
esperantistaj eminentaj verkistoj kaj literatur-kritikistoj:
Gerrit
Berveling
(Nederlando), Giuseppe Campolo – Sekretario - (Italio), Paul Gubbins
(Britio),
Valentin Melnikov (Rusio), Nicola Minnaja (Italio), Nicolino Rossi –
Prezidanto
- (Italio), Fabrizio Pennacchietti (Italio), Benoit Philippe
(Germanio), Edvige
Tantin Ackermann (Italio), Tim Westover (Usonio), Mao ZIFU (Ĉinio).
La juĝantoj ricevos la verkojn, kiuj
estos distingitaj per numeroj, dum la nomoj
de la aŭtoroj estos konataj nur al
Samideano.


Por peti aliĝilon en formato word:
samideano@hotmail.it
ALIĜILO
Kara aŭtoro
aŭ tradukinto, per ĉi tiu
formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la partoprenmanierojn, vi
deklaras, ke vi posedas ĉiujn rajtojn
de la prezentita verko, krome vi akceptas la traktadon de viaj personaj identigaj
datumoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto
169/03 de la Itala
Respubliko kaj ekde nun vi permesas la eventualan publikigon de via
verko.
Benvolu
plenigi la sekvan formularon, en ĉiuj ĝiaj partoj.
Ĉio nur en formato Word!
>Familia
Nomo:___________________________________________
>Persona
nomo:__________________________________________
>Naskiĝdato:____________________________________________
>Adreso
(nacilingve en latinaj literoj):_____________________________
______________________________________________
>Poŝtkodo:______________________________________________
>Urbo:________________________________________________
>Lando:_______________________________________________
>Tel.
(kun landa prefikso):____________________________________
>Portebla:______________________________________________
>Retadreso:_____________________________________________
>Nicola Morandi estas la responsulo pri la disfamigo.Titolo
de via verko:________________________________________
Nicola Morandi estas la responsulo pri la disfamigo.

©
Giuseppe Campolo 2015 10 18
ideo
strukturo procedo
ciuj
rajtoj
|