|
 
Tiu ĉi konkurso
naskiĝis en Italio, danke al iniciato de itala
esperantisto.
Italio, krom la antikva Romo kai la
mallonga frenezo dum la komenco de
la dudeka jarcento, ne havas imperieman tradicion, ne trudas propran
lingvon al la mondo per armiloj aǔ ekonomia potenco, ne martelas la
mensojn de usonanoj, eǔropanoj, afrikanoj kaj de
hindoj per kantaĵoj kaj sloganoj. La mirinda itala lingvo, kiu ne estas
laǔmoda en la parolado de la politikistoj kaj arogantaj
pseǔdo-intelektuloj, iris tra la mondo nur kun la elmigrintoj kaj
artistoj. La italaj civitanoj, kiel multaj aliaj, kapablas kompreni tre
bone kio estas la perforta kultura invado, ĉar ili jam suferas pro tio;
li
bone kapablas kompreni la rolon de neǔtrala lingvo por perado, kiu
respektas ĉiun kulturaĵon, kaj estas konceptita por la frateco kaj
harmonio inter popoloj. Kiu diras, ke ĝi ne estas bezonata, ĉar
oni
havas la anglan aǔ la ĉinan lingvojn, tiu estas kulture jam tiom regata
kaj envultata por ne percepti, ke oni estas minacanta lian
identecon kaj apartenon. La lingvo-milito, kiu estas parto el pli vasta
konflikto por superregado, kaj pasee kaj nun, estis historio de
violento kaj perfortado. Tio neniam povos porti la pacigon kaj la
plenan, reciprokan respekton inter popoloj.
Do, tiu ĉi konkurso originas el amo por la poezio kaj el amo por la
libereco de ĉiuj gentoj, kiun Esperanto simbolas. Ĝi direktiĝas al
italaj poetoj
kaj, per Esperanto, al ĉiugentaj poetoj. Poesia da tutti i cieli. Poezio el
ĉiuj ĉieloj.
KIU
RAJTAS PARTOPRENI
Ĉiuj poetoj, el nia
planedo.
LINGVOJ
La versaĵoj povos alveni en la itala lingvo, en Esperanto, aǔ en ambaǔ
lingvoj.
KIAMANIERE
ONI PETAS PARTOPRENI
La
poetoj
devas partopreni per nur unu poeziaĵo
ne pli longa ol 50 (kvindek)
versoj entute.
Oni
sendu ĝin,
kune
kun la aliĝilo aperanta
ĉi-sube,
per
retpoŝto
al: samideano@hotmail.it
AJNA POEMTEMO ESTOS
AKCEPTITA
Ĉiuj
tekstoj nur en formato word!
La
verkoj devos alveni antaŭ
la 21-a de majo 2016.
SEN
PARTOPREN-KOTIZO
REALIGO
DE LA LIBRO
La
juĝantaro elektos la plej belajn versaĵojn
(50), kaj
ili konsistigos interesan
poezian kolekton el ĉiuj latitudoj, laŭ
koroj kaj mensoj de nia
planedo.
La
poemoj, kiuj alvenos en la itala lingvo, estos tradukitaj al Esperanto
de konata esperantisto kaj itala poeto.
La
poemoj, kiuj alvenos en Esperanto estos tradukitaj, al la itala lingvo,
de alia esperantisto, itala poeto.
En
la eldonita libro, do, la sama poemo estos legebla en du
lingvoj: sur la dekstra paĝo
en la itala lingvo, sur la maldekstra en Esperanto.
PREMIOJ
La
premiada ceremonio okazos en komunuma Teatro el Sankta Anĝelo de Brolo
(Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2016, en la 6-a horo posttagmeze.
Estos
ses kategorioj de premioj:
Unua
premio: Plato, unu ekzemplero de la libro eldonita, unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de
Samideano, kaj
€ 300,00.
Dua
premio:
Plato,
unu ekzemplero de la libro eldonita, unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de
Samideano,
kaj
€ 150,00.
Tria
premio:
Plato,
unu ekzemplero de la libro eldonita, unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de
Samideano,
kaj
€ 100,00.
Speciala
premio: La Itala Esperanto-Federacio premios la plej belan el la
poemoj alvenintaj en Esperanto. Plato. Unu
ekzemplero de la libro eldonita, unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de
Samideano.
Speciala
premio: Samideano premios
la plej originalan el
la poemoj alvenintaj. Plato. Unu
ekzemplero de la libro eldonita, unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ" de
Samideano.
Speciala
premio: Edizioni
Eva
premios
la plej bela el
la poemoj ne selektitaj. Plato. Unu
ekzemplero de la libro eldonita. unu
ekzemplero de la romano "Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ"
de Samideano.
La
selektado de artverkoj estos neapelaciebla.
N. B. La
monaj premioj celas doni kontribuon al la premiitoj por iliaj elspezoj
ĉeesti ceremonion. En la kazo ke la premiito ne ĉeestos,
li ricevos hejme nur la platon kaj la librojn.
LA
JUĜANTARO
La
membrojn de la Juĝantaro
estas: Giuseppe
Campolo - verkisto, esperantisto (sekretario), Renato Corsetti -
eminenta esperantisto kaj verkisto, Anna Maria Crisafulli Sartori
(presidente) - literatura kritikisto kaj ĵurnalisto -,
Amerigo Iannacone - poeto, verkisto kaj eldonisto -, Ella Imbalzano
Amoroso - literatura kritikisto -,
Carmel
Mallia - poeto kaj
eminenta esperantisto -, Carlo
Minnaja - poeto kaj eminenta
esperantisto, Luigia Oberrauch
Madella - beletristo kaj eminenta
esperantisto -,
Nicolino Rossi - poeto kaj eminenta
esperantisto -,
Nicola Ruggiero - poeto kaj eminenta
esperantisto.
La
juĝantoj ricevos la verkojn, kiuj estos distingitaj per numero, dum la
aŭtoraj
nomoj estos konataj nur al Samideano, kiu sin detenas je voĉo, sed li
gardas al si la rajton premii poemon, kiu, laǔ sia opinio, estas plej
originala.
Por peti aliĝilon en formato word:
samideano@hotmail.it
ALIĜILO
Kara
aŭtoro, per ĉi tiu formularo vi akceptas la jenan regularon kaj la
partoprenmanierojn, vi deklaras, ke via verko estas via kreaĵo kaj ke
vi
posedas ĉiujn ĝiajn rajtojn, krome vi akceptas la traktadon de viaj
personaj elementoj, laŭ la reguloj antaŭfiksitaj de la leĝa dekreto
169/03 de la itala Respubliko kaj ekde
nun vi
permesas la eventualan publikigon de via verko.Nicola Morandi estas la responsulo de la disfamigo.
Benvolu
plenigi la sekvan formularon, en ĉiuj ĝiaj partoj.
Ĉio nur en formato word!
>Familia Nomo:___________________________________________________
>Persona nomo:___________________________________________________
>Naskiĝdato:______________________________________________________
>Adreso
(nacilingve en latinaj literoj):______________________________________
>Poŝtkodo:_______________________________________________________
>Urbo:__________________________________________________________
>Lando:_________________________________________________________
>Tel. (kun landa
prefikso):_____________________________________________
>Portebla:________________________________________________________
>Retadreso:______________________________________________________
>Titolo de via
verko:_________________________________________________
Nicola Morandi estas la responsulo pri la disfamigo.
© Giuseppe
Campolo 2013
10 18
ideo strukturo procedo
ciuj rajtoj
|