Sendu ĉefartikolon al siciliaesperantista@gmail.com


 ***


PRELEGO POR PACO de Giuseppe Campolo (Sam Samideano). Esperantigis Nicola Morandi (Italio)

Sicilio, Esperanto kaj civilizacio

 

La homa socia sistemo aktuale reflektas la kruelojn reciprokajn rilatojn, kiujn en la naturo la estaĵoj plutenas pro neceso de pluvivo, kiel individuoj aŭ specio.


Sur nia planedo, kie viva karno devas sin nutri per viva karno por pluvivi, la antikvuloj interpretis la korŝiron pro embuskoj kaj tragikajn vivfinojn, kiel volon kaj plezuron de dioj, tiom ke ili taksis necesa la teruran submetiĝon ritigi la oferbuĉadojn por igi ilin pli favoraj.

Ni, avanaj predistoj, spertaj pri kondamnado kaj absolvado, dum ni malestimas ilin kiel barbarojn, daŭrigas manĝegi laŭ la nutroĉeno. Sur ĉi tiu sfero je beleco kaj morto, amata Tero, kiu mortigas nin kaj, oni opinias, kiun ni mortigos, ni homoj, kun obstina idealismo, pensis esti kapablaj renversi tiun brutalan procezon, kiun la naturo transdonis al ni, per la paca kaj neperforta civilizacio, miskomprenante.


Longa dramo de homa genro, preterpasi brutecon! Ekde kiam ni klopodis de tio malproksimiĝi, sukcesante en tia afero nur duone, la antikvuloj, kiuj estas ankoraŭ en ni, disŝiras nian psikon. Kaj tia nia turmenta ena duvizaĝeco, speguliĝas en la mensoga demokratio, kiun ni konas.


La skizoida homo povas nur krei hipokritan demokration, kiu simple estas la absurda pretendo reglamenti tion, de kio li ne sukcesas liberiĝi: t.e. la dominado; kiu forevitas ĉian regulon, agnoskas nur si mem kaj ne estas kapabla respekti ion ajn; ĝia ĉefa instinkto estas disŝiri, tiel favorante la antikvan ordonon kun la plena kontentigo de tiu, kiu gastigas ĝin  kaj sen esti interne disiĝinta, kiel male la ordinaraj homoj estas truditaj esti. Civilizi la dominadon estis ideo genie freneza, eksperimento pri hibridigo, kiu produktis, tiun lumineskan monstron, kiu estas la kaŝita dominado.


Ĉi tiu estas la ŝlosilo por kompreni la hieraŭan kaj hodiaŭan mondojn, la militon kaj la mensogan pacon, la predistojn kaj predatajn de la verda kaj griza ĝangalo, t.e. la merkato. Kompreni la trankvilan konsciencon de tiu, kiu realigas la sisteman oferbuĉadon de la bestoj, faras genocidojn, malsatigas, konkeras, alproprigas al si, sklavigas, neniigas rajtojn, justecon kaj ĉian mizerikordon, ĝuante la ebriecon pri tio; li absolute agas laŭ la linio de la perfortaj kaj senkompataj principoj, kiuj validas ekde la Kreado; li estas preter la kontraŭdiroj, ĉar lia tuta ekzistado partoprenas en la logika – geometria, ekvilibra kaj glacia – senindulgo, kiu estas imanenta leĝo.


Ĉiuj Konstituciaj Ĉartoj validantaj koncernas la malnovan eraon de la hipokrita dominado, laŭ siaj genezo kaj enhavo. Preskaŭ ĉiuj, kiuj hodiaŭ honoras sin per titolo de kostitucijuraj spertuloj, mirige sen kritika kapablo, estas nur kleruloj pri senvalora kodo, kiu koncernas alian mondon.


La konstitucioj ne devas esti alĝustigataj aŭ ĝisdatigataj, devas esti revoluciataj, anstataŭataj; pro tio oni bezonas alispecajn pensistojn. Ĉi tiuj estontuloj, nekutimiĝintaj spertuloj pri konstitucijuro, devas havi superan vidon kaj genion, kaj ankaŭ kritikan spiriton. Tamen tio ne estas ĉio: ili devas posedi la aŭdacon de la altaj animoj, por renversi la konceptadon de la justo, fundamentojn de la vivo, nian malvastan ĉielon kaj eĉ la manieron koncepti la revolucion, kiu estas ĉefe menstipa. Kaj eble ankaŭ ne tio estas sufiĉa: ili bezonas ankaŭ la kuraĝon je suferado.

La eksterordinara unuiĝo de menso kaj koro, kiun ni nomas homa estaĵo, ne rezignacias kaj ne povas submetiĝi al la sistema krueleco laŭnatura kaj socia; kaj ne povas perdi la aspiron al harmonio. Ĉi tia harmonio estas nomita paco sed la senco estas aliigita. Paco ne havas tian gravan signifon, kiun oni intencas doni al ĝi. La Paco estas senmilita stato, batalpaŭzo inter batalantoj, kiuj tamen daŭrigas esti tiaj; ĝi neniel estas fina ŝanĝiĝo de menso kaj psiko; ĝi povas esti pli-malpli daŭra sed ne estas evolua fakto. Tamen, ĉi tiu vorto, paco, nun estas preskaŭ signifomalplena; kaj la prelegistoj insiste utiligas ĝin, stultuloj ĝuas pri ĝi. Aliaj havas honton pri ĝi. Tamen, kiu ne vidas, ke vere ekzistas objekta malfacilo por interkonsenti, por ke oni ĉesigu ĉian militan staton kaj komencu vere kunlabori inter homoj, komunumoj kaj nacioj? Ĉi tie ni ne neas, ke potenculoj volas la unuigon sed ni asertas, ke ili volas la unuigon de sia imperio. Jen sur kiu rifo okazis nia fiasko.


Kie estas la diplomatia fervoro por atingi la necesajn, fundamentajn, finajn konsentojn? La diplomatio ankoraŭ nun okupiĝas pri aliancoj por plifortigi partiojn. Ne por la paco, ankaŭ se mizera.


Ekde kelkaj jaroj ni aŭskultas kaj parolas al poetoj, intencante kredi, ke ili havas pli evoluintajn perceptemajn sensojn. Vi, ho poetoj, kiuj estas voĉo de popolo, estas via la ĉefa respondeco kapti la ambiguajn horizontojn de la realo, disrompante la malhelan mantelon, kiu kovras ĉion kaj fariĝi voĉo por la popolo. Hodiaŭ la poeto ne povas permesi al si esti simple trobadoro, provizanto de plezuro, ofte nur de sia propra plezuro. Li estas unu el tiuj, kiuj devas prepari la novan mondon. Bonvolu demandi al vi mem, kial ni apudigis la du belajn flagojn de poezio kaj Esperanto! Atentu la fakton, pri kiu milionoj da inteligentuloi en  la mondo uzas sian tempon por antaŭenpuŝi la lingvon Esperanto! Ho, jes, oni diras, ke Esperanto estas favoranto de paco! Pli ĝuste ĝi estas stelo, suno radianta harmonion. Ĝi estas preta pivoto, kardana junto, diapazono por agordo de animoj.

 

Tamen, ni estu praktikemaj!

 

Ĉi tie ni novmaniere interpretas la rolon kaj agkapablon de Esperanto. Kaj Sicilio ne estas nur loko, en kiu ĉi tiuj ideo kaj iniciato naskiĝis, sed estas simbolo, signo sen konkreta teritoria limo, mensa kategorio.


Miloj da asocioj agas en la mondo por la civila, mensa kaj materia progreso. Ilia agado, ankaŭ se ĝi povas ŝajni efika, ne estas kaj ne povas esti solva pro la simpla fakto, ke tiaj meritplenaj agantoj estas nekonektaj inter si reciproke kaj krome ili  ne kunlaboras, kvazaŭ ili partoprenus laŭ reĝimo de konkurenco, kiu kompreneble devus esti sinteno neakordigebla kun iliaj principoj. Ili, kiuj faras grandegajn streĉojn por la socio, kontribuas doni la senton, ke demokratio jam estas plene funkcianta, tamen sen ekfunkciigi ĝin; kaj ili estas eĉ utilaj por iuj. Tamen ĝi estas movado taksebla je duonmiliardo da homoj. Pozitiva kaj gravega forto, kiu subtaksas sin mem. Tamen ĝi povas savi nin.

 

Demokratio estas ĉefe kunlaborado, kiun oni devas lerni utiligi. En la kunlaborado estas la ŝlosilo de la nura vera revolucio de ĉiu tempo: la paca civilizacio. La perfortaj revolucioj ne estas revolucioj sed la rekonfirmo, aŭ popola aŭ aristokratia, de la jam ekzistanta sistemo, primitiva, kruela kaj malhumana, fondita sur la kontraŭstaro de la aspirantoj al dominado. Per Esperanto, danke al ĝia interna idealo frateca kaj agema por la efektivigo de la afero mem, ni opinias, ke estas eble helpi la formadon de virtaj ligoj inter tiuj, kiuj agas por la civilizo, kiu estas ununura. Ĉiuj civilizacioj, kiuj, oni diras, antaŭis la nian, kaj la nia mem, tute ne estas civilizacioj sed barbarsocioj, ni devas ekkonscii tion.

 

El Sicilio ekiras ĉi tiu trankvila kaj senhezita invito. Neniu proklamo pri paco, kunlaborado por paco! Harmonia civilizacio. Altranga demokratio. Se vi tion samopinias, vi estas siciliano kaj esperantisto.

 

La diferenciĝo de la asocioj devas esti protekta, ĉar ĝi garantias ilian sendependon kaj estas esenca agmaniero de la demokratia libero kaj evolua procezo. La izoliĝo, en kiu ili agas, povas esti baldaŭ preterita: ĉiuj asocioj en la mondo, kiuj havas samajn celojn, povos kunordigi siajn agojn. Fako de Esperantista Sicilio permesos subitan interŝanĝon de informoj, vokoj. De ĉiu ajn lando el la mondo ekiras ideo, ago, subite ili povos esti konataj ĉie, publikigataj mondskale. La socioj, kiuj havas en si neniun esperantiston, klopodu trovi volontulon, kiu lernu ĝin (la kursoj estas senpagaj), por ke ili povu interagi kun ĉiuj aliaj. Interreta ĵurnalo en Esperanto, kiu povu esti verkata kaj utiligata en ĉiu angulo de la mondo, estos la plej libera informado neniam kreita. La sociaj problemoj kaj eblaj solvoj tie aperos. La asocioj povos traduki ilin en la lokan lingvon kaj meti en siajn retejojn tion, kion ili konsideros utila por pli preciza disvastigo en la mondo, en kiu ili agas. Finfine la fermento de bona volo havos sian informadorganon; kaj ne estos la ĵurnaloj pri mortigo kaj perforto, skandalo kaj mensogo. La popolo devos finfine pasi ian favoran fojon de la despera kulturo al agrabla kulturo.


Esperantista Sicilio aliĝas reciproke al esperantistaj institucioj kaj al ĉiuj naciaj kaj internaciaj organizoj kun demokrataj strukturoj, kiuj antaŭenpuŝas Esperanton kaj pacon, subteneblan evoluon, ekologion respekton pri homoj, etnoj kaj ĉiuj estaĵoj, same kiel pri lingvoj kaj dialektoj. Kun tiaj institucioj kaj kun ĉiuj civilaj movadoj, kiuj klopodas antaŭenpuŝi la kulturon kaj la kulturon pri vero, Esperantista Sicilio volas kunlabori laŭ la principo “fari kune tion, pri kio ni interkonsentas”. Ĝi estos flanke de ĉiuj institucioj, kiuj akceptas havi kiel celon la disvastigon de Esperanto. Tio en la perspektivo krei, laŭeble, unuigon de la fortoj agantaj por la civila evoluo.


La kreskanta asociismo por la subtenebla progreso, kreskanta ekologiisma movado kaj tiu, kiu petas baron al financa povo, denunciante la mastr-aĝion, devus trovi la komunumojn ĉe sia flanko por neebligi danĝeran disigon, kaŭzante kunan oportunecon en la serĉado de pli altaj civilaj ekvilibroj.


La vorto Sicilio alprenas ĉi tie idealan dimension, fariĝas simbola aparteno. Ĉie ajn vi loĝas, ĉiu homo, kiu kunpensas ĉi tiun interpreton de la sociaj ŝanĝiĝoj kaj la civilizeman rolon de Esperanto, por ni estas Siciliano.


Unuopaj inteligentuloj, asocioj, institucioj, komunumoj, proprigu al vi Esperantistan Sicilion. Ĝi naskiĝas pro ĉi tiu motivo. Ne por preni vin, sed por esti prenata.





ĈEFARTIKOLOJ:


KIO ESTAS LA MATRAĜIO de Alfonso Luigi Marra. Esperantigis Sam Samideano

 
Sub la okuloj de la juĝistaro, la centraj bankoj, inter tiuj la Itala Banko (BdI) kaj la Centra Banko de Eŭropo (BCE), kiuj, nekredeble, estas privataj, senĝene praktikas krimon pri la unuagrada mastraĝio, dume ĉiuj aliaj bankoj praktikas la duagradan mastraĝion, kiu estas krimo eĉ pli grava.

Krimoj realigitaj, kiel ni vidos,  por ke la 'dinastioj' – 'kupolo' kiu fakte kontrolas la bankojn de la mondo - realigu ankaŭ, per vastegaj falsaj bilancoj, du pluajn celojn.

La unua estas ŝtelo, al la akciuloj de la kredit-bankoj (do nerektaj 'akciuloj' ankaŭ de BdI kaj BCE), de la profitoj el la mastraĝio mem, kaj unuagrada kaj duagrada. Kaj, la dua estas imposta fraŭdo pli granda ol la tuto de la impostoj, ĉu pagitaj ĉu fraŭditaj, de la cetero de la socio

Ĉi tiuj estas profitoj de la mastraĝio,  kiujn la 'kupolo', post ilia ŝtelo, reciklas per tutmondaj interbankaj centroj; inter ili multaj interretaj fontoj indikas la Clearstream, la Euroclear, la Swift kaj aliajn.

Post kiam oni sekretigis ĝin jam el naskiĝo de la Respubliko eĉ en la parlamentaj aktoj (kun la preterlasoj) oni malkovris ke la BdI estas proprieto de privatuloj (85% bankoj, 10% asekurkompanioj, 5% laŭŝajne INPS), kiel la granda parto de aliaj centraj bankoj, inter kiuj la BCE, de kiu 14% apartenas al la BdI, kaj do al siaj proprietuloj. Privateco de kiu, akde kiam, antaŭ malmultaj jaroj, oni malkovis ĝin, oni klopodas malpliigi la gravecon, kiu tamen estas la kaŭzo, de la mizero kaj misfarto de la mundo.

Mastraĝio unuagrada el BdI/BCE, kaj aliaj centraj bankoj, konsistas el la skvanta.

1) Daŭre presi la bankbiletojn nur laŭ la kosto de la papero kaj inko, aŭ krei monon elektronike nur per unu klako (ekde la 1929-jaro ne estas necese havi respondan orvaloron, tamen, verdire, estas nur fabelo, ke antaŭe tio estis absolute deviga). Ili estas bankbiletoj, kies serinumeroj ne estas sinsekvaj kaj kies signifo estas nekonata, kaj pro tio ties kvanto, konata nur de la bankoj, ne povas esti sub la kontrolo de la homa socio.

2) Uzi la bankbiletojn laŭ la ilia nominala valoro en eŭroj, dolaroj k.t.p. por aĉeti de la Ŝtatoj – aŭskultu aŭskultu – saman sumon da biloj pri ŝtata ŝuldo (BOT, CCT, BPT, CTZ).

3) Aŭkcie vendi la bilojn, reenpoŝigante la monon kaj lasante, al Ŝtato, la ŝuldon, kiun inventitan per tiu ĉi krimo.

4) Realigi la supremenciitan falsan bilancon, metante, trompe, en la pasivon, la nominalan sumon da mono, kiu estis presita nur laŭ ĝia eldonakosto, aŭ kreita elektronike, kaj metante en la aktivon la bilojn, aŭ la monon espezitan de ties vendo, kun la insidema celo 'kvtigi' la kontojn, kaj tiel kaŝi tiajn egajn sumojn. Ĉi tiu kaŝado, (tamen, kiel ni konstatos, la impostoj estas nelicaj) laŭ 50-procenta imposta kvoto, kaŭzas imposteviton, kiu estas la duono da bankbiletoj eldonitaj aŭ kreitaj elektronike por "aĉeti kompense" la nacian ŝuldon, pri kiu eĉ nur la pago de ties interezoj estas sufiĉa por ruinigi la nacion.  Tiu estas fenomeno, unue, pri senkontrola produktado, taŭga por monfalsistoj, poste, kiel ni vidos, pri kvindekobligado de ties uzado flanke de kreditaj bankoj (duagrada mastraĝo) kiu kaŭzas kaj la inflacion kaj la aktualan nelican, fiskan sistemon, kiu estas kreita ankaŭ kun la celo domini civitanojn, kriminaligante ilin kiel impostevitantojn, reciklantojn, , k.t.p.. Ĉi tiuj estas krimoj, kiuj, senkonsidere al la ŝtata devigo pagi pagdate al la aĉetintoj la promesitajn interezojn de la ŝtataj biloj, kulpigas la 'dinastjojn' kaj, sekve iliajn anstataŭantojn, t.e. BdL/BCE, pri la nacia ŝuldo, ĉar ili, ne la Ŝtato, enkasigis la respondan pagon.

5) Recikli, en la jam menciita maniero , monon, tiel trompe akiritan. Fenomenoj, kiuj malordigis la mondon, komemcante el tio, kiun oni dafinas inflacion, kiu estas tutalia ol tion oni kredas, ĉar ĝi estas frukto de la monproduktado fare de falsistoj. Ni rimarkas fakte, ke se, ekzemple, la entuta mono estas 100, kaj falsisto (falsisto estas kiu ajn produktas monon sed ne estas la Ŝtato, kaj do ankaŭ la bankoj) kreas alian sumon de mono, denove agalan al 100, en la momento en kiu li cirkuligas ĝin (elspezas), unuflanke li alpropigas al si senrajte la duonon de la reala riĉajo, kaj aliflanke igas je 200 la globalan monon, sekve malpliigas je 50% la aĉetpovon, aŭ kaŭzas la tiel nomitan inflacion je 50%.

Inflacio, kiu ne okazas, se estas laŜtato kiu produktas la monon.

Tio ĉi ĉar la Ŝtato, laŭ leĝo, povas doni ĝin nur kontraŭ respondan havajon, plenumojn, rajtojn k.c., aŭ aŭtentiki ĝin (igante iun kovri ĝin) per la paralela kreskigo de la reala riĉaĵo, kiun ĝi ricevas interŝanĝe o, pro tio la aĉeptpovo de mono ne modifiĝas, pro la paralela kreskigo kaj de la mono kaj de la reala riĉaĵo.

Enverigo (proceso kiun ĝuste mi difinis), kiu ne estas kiam falsisto (banko) produktas la monon, ĉar la falsisto atribuas ĝin al si ne kovrinte ĝin antaŭe, kaj nur poste metas ĝin en ĉirkuladon, elspezante ĝin.

Do, mi difinas “inflacio” tiun fenomenon, kiu realiĝas kiam falsistoj enmetis neenverigian monon per elspezoj, kaŭzante (aldone al plivastigo de proporcio da mono en siaj manoj, elspezante, ĝi stansformiĝas en plivastiga propra reala riĉaĵo) plivastigon de globala mono sen plivstigo de la riĉaĵo, kaj do, malmultan aĉetpovon de la  mono.

Konsideroj, el kiuj oni deduktas ankaŭ, ke nur la civitanoj havas la povon enverigi la monon (iu ajn produkas ĝin) pro la sola fakto de akcepti ĝin, tial ke estadas la akirita supozo, ke ili ne ricevis ĝin senpage, sed iam kovrante ĝin per la laborplenumo, la havajo, aŭ la rajto, kiun ili oferas kiel rekompencon.

Tio estas scenejo, en kiu, se falsisto “pruntas” monon al senkonscia civitano, kiu elspezas elmetante ĝin en neripareblan cirkuladon, sed ĉu poste li ekscias pri ilia falsaĵo, kaj povas pruvi ition, nenion li ŝuldas al la falsisto, kaj ĉar la falsisto nenion fordonis al li, kaj ĉar la rekompencon pro la elspezo de tiu mono la civitano obtenos de la kolektivo (socio), ne ja de falsisto, tiel ke li devos repagi la kolektovon (la Ŝtaton).

Tiuj estas la kialoj, pro kiuj mi asertas, ke fidoj, pruntoj, kvinonoj de salarjoj, k.c., ne devas esti repagataj al la bankoj, kaj ke, se oni volas verigi la “ŝuldojn” de la civitano al ili, ilin, por ilin enspezi, oni devos antaŭe naciigi, alikaze ili estus neenkasigeblaj, ĉar ili estas kreditoj de falsistoj kaj de trompistoj.

Tiuj estas la aferoj, kies la eliminado, kaj kreditoj kies enkasigo riĉegigos la Ŝtaton forigante ankaŭ la draman demonigo, kiu estas pilotata de la bankoj por malfortigi nin kai regi.

Fakte, kiam la Ŝtato produktas la monon, do ĝi ne kaŭzas inflacion, li presu ĝin en kongrua kvanto, ĉar tio plivastigas la interŝanĝojn kaj profitigas la ekonomion.

Tiuj akuzoj pri malobservo – de la artikoloj. de la punkodo n. 241, 283, 648 bis, 501, 501 bis, 416, 61 ecc. - estas adresitaj nur kontraŭ la rektaj favoratoj, kiuj estas konsciaj pri tiaj krimoj. Ago de falsado de la Centraj Bankoj (unuagrada mastraĝio), al kio aldoniĝas ago de la kreditbankokoj (kiuj estas proprietuloj de Centraj Bankoj) per la mekanismo de la 'mona multiplikanto' (duagrada mastraĝio).

Tio estas la mona multiplikanto, per kies forto la bankoj, laŭ kutimoj kiujn sternita doktrino de reĝimo donas kiel akiritajn, sed ĝi estas tre krima, faras pruntojn je sumo da 50 fojoj pli granda ol la mono kion ili kaŝtenas.

Esence, se Ulo enpagas al Banko Intesa San Paolo (proprietulo da 44,25% de BdI) €100.000, ĝi banko retenos procentaĵon da 2% por rezervo (1,6 vere), kaj pruntos je 98%, kion oni deponos en alia banko, denove, ĝin oni pruntos je 98% senfine. Ĝis, ne unuopa banko, sed la banka sistemo, per pruntotrafiko de sumo ĉiufoje malaltigitas je 2%, nuligos la unuajn € 100.000, lukrante interezon per pruntoj de € 5.000.000. Uzi 50 fojojn ĉiam saman monon, kiu utilas monigi socion, ne alportas, en si, avantaĝojn al la bankoj (multajn, tamen, oni alportas al ili, kiam banko pruntas monon al iu, estas alia al kiu ĝi redonos), sed ili lukras nelice interezojn pri ĉiuj pruntoj da mono de aliaj, pro kiuj ili rajtas nur kompenson pro la servo (kion ili jam enkasigas), dume la interezoj transiru al la proprietuloj de la mono, kaj al Ŝtato pro la pruntoj, kiujn la kvindekobligo permesas.

kvindekobligitaj interezoj, kiuj denove kreas el nenio monon, per efiko de ĉiuj aspektaj enpagoj, aŭ kontanta mono, aŭ ankaŭ per la uzo de ĉekoj, kreditkartoj, kreditigoj, k.c.. Pruve, se Iu pagas al Tiu € 1.000 per ĉekoj, kreditkarto, kreditigo, la banko debitas Iun je € 1.000, kiu estas verigata ĉar la civitano ne kreas la monon el nenio.

€ 1.000 donos formon al starigo, ĉe banko, de kasmono, kion ĝi uzos por pagi aŭ prunti en dimensio de 98% ĉiam kvindekoblige, lukrante ankaŭ tie la supre menciitan interezojm pri mono de aliaj.

Mekanismoj de multipliko, kies profitoj (duagrada mastraĝio) ne atingas la akciulojn, sed kion la “kupolo” deprenas, per kompleksaj falsoj en bilanco kaj artifikoj, kies konstato bezonas, ke tre kvalifikita juĝistato finfine eniru kun siaj povoj funde de la sistemo, anstataŭ ol sin deteni pri ĝi, garantiante ĉiajn neesploreblajn monstraĵojn.

Mekanismoj multiplikantaj monon, kion faras falsistoj, kiu kaŭzadus devaluton, sed kiun oni ne perceptas, aŭ ĝi estas malpli perceptata, ĉar ĝi estas neŭtraligita per la samkvanta daŭra kaj granda malpliigo de kostoj, kiuj estas frukto de la kreskanta mekanizo kaj simpligo por produktivaj procedoj, komercaj k.c.

Koncerne la aktualan fiskan sistemon, ĝi estas nelica, tial ke la grava parto da taksoj kaj impostoj utilas por rasti enverigatan monon, kiun la Ŝtatoj utiligas por aĉeti el la bankoj la monon kio estu enverigonta.

Taksoj kaj impostoj, asignataj por aĉeti monon el bankoj, kaj ne utilos kiam la Ŝtato emisios monon mem.

Nova fiska sistemo permesus unikan inposton (ĉu ni povus difini ĝin la “ĝenerala”), kiun oni pagu – sen kompensado inter debetoj kaj kreditoj – por ĉiuj varoj destinitaj al konsumado de la varoj, laborplenumoj, deĵoroj k.c. En varia mezuro, hipoteze, de 1% al 20%.

Fraŭdaj mekanismoj, kiuj estas la unuagrada kaj dua mastraĝio, la inflaciaj procedoj por bankoj, impostevitoj kaj nelica rilato al fisko, permesadas al la dinastioj kiuj regas la bankojn rasti nekredeblan kvanton da mono, kaj puŝas la Ŝtatojn kaj la bankojn mem, kaj de kredito kaj la centrajn, ĝis la bakroto por absurdaj celoj je regado.

Pro ĉi tiuj kialoj, kiel oni povus subteni ke ne estos ŝuldota al la ŝtelisto la redono de prunto rilate al la ŝtelitaj sumoj, estas subtenebla dum proceso, ke oni ne devas ŝuldi al la bankoj la redonon de prifidoj, pruntoj, kvinonoj de salajro k.c., sed ĝin oni devas al la jura proprietulo: la socio.

Laŭ ĉi tiu logiko oni ne estas devigata pagi la nun validajn taksojn kaj impostojn.

Ĉi tiujn kontestadojn oni devos fari protektante sin per ĉiuj eblaj juraj strategioj kaj, ĉefe pri la pruntoj kaj impostoj, eble, daŭrigante pagi ilin.

En tiaj procesoj necesas alporti ankaŭ, duarange, tion, kion la jurisprudenco jam rekonas: ekzemple, la senrajtan uzuropriuzuron, makleraĵon pri debeta saldo, uzuron k.c.

Ĉi tiuj konkeroj de la jurisprudenco nun estos eble kompromititaj pro la senrajtaj kvin leĝoj kiuj “donacas monon al la bankoj”, kvar el kiuj estas freŝegaj, kontaŭ kiuj mi esperas tamen ni baldaŭ sukcesos akiri ilian abrogacion, aŭ per refendumo lanĉita de la  specifa komitato, aŭ per ĝia malaprobo fare de la konstitucia Kortumo (.vidu pri apelacioj pro nekonstitucieco kiun mi mem formulis:  www.marra.it).

Ĉi tiuj procesoj estis konceptitaj en maniero atingi, en unua grado almenaŭ partan akcepton de suborditaj postuloj (ofte pri altaj sumoj). Poste, pri aliaj postuloj, oni daŭrigos en apelacia kaj kasacia kortumo, atendante la evoluon de la jurisprudenco.

Samtempe oni startigu la procesojn kontraŭ la taksojn kaj la impostojn, formulante ankaŭ ĉi tiu ĉefe la postulon de la verdikto, ke oni ne devas pagi ilin konsidere al la mallica fiska sistemo kaj, duarange, ĉiujn aliajn ordinarajn postulojn.

“Kupolo” kiu trudis al la mondo siajn regulojn kodigante ilin inter la validaj fiskaj sistemoj aŭ inter la akordoj de Bazelo, de kio oni plenigas sian buŝon, ne konante ke ili estas vulgaraj akordiĝoj inter privatuloj.

Aferoj, kiuj nun, vere, ĝuste pro la vasta diskonigo de tiu ĉi dokumento, iĝis konataj.

Ĉi tio estas aferoj, kiujn oni devas forigi per naciigo, aŭ de la bankoj, aŭ ĉiukaze de la mona produktado, kaj unuagrada kaj duagrada, por ke la Ŝtato povus krei ĝin laŭ bezono, kaj per presado kaj virtuale (ĝi jam okazas ĉar la Ŝtato kreas la metalan monon, kiu tamen estas nur la 2% el aliaj bankbiletoj).

Oni krome egaligu la pasivajn interezojn kun la aktivaj, por ke ili alvenu al la proprietuloj de la mono. Kaj la interezoj, kiuj estas fruktoj de la mona multiplikanto, iru al la Ŝtato. La bankaj interezoj, cetere, estas kutime uzuraj. Uzuro, kiu konsistigas la ekstreman formon de la duagrada mastraĝio, kiu konsistas, kiel ni vidis, en la alpropigo al si senrajte kvindekobligita interezo sur la mono de aliaj pruntita.

La bankbiletojn kaj la virtualan monon devos presi la Ŝtato, poste oni devas modifi la traktaton de Maastricht kaj la Eŭropan Konstitucion, kiuj tamen estas ĉirkaŭeviteblaj per konfisko kaj naciigo de la bankoj kaj/aŭ per eliminado de la kriminalaj faktoroj el ilia agado.

Traktato, akordiĝoj kaj fiskaj sistemoj, kiujn skribis la bankoj per sia mano, kaj pere de ili intencis prirabi la ekonomian suverenecon al la Ŝtatoj por riceli ĝin al ĉi tiu mafia grupo, sed ili malsukcesos, ĉar tio kontraŭas la tutajn fundamentajn de la Itala Konstitucio, de la Konvencio de Eŭropo pri la Homaj Rajtoj, kaj la tutajn aliajn principojn de ĉia alia leĝo.

Ne necesas, ke la Ŝtato presu la monon, laŭ diversaj aliaj vidpunktoj. Sufiĉas ke la Ŝtato  pagu la bankbiletojn al la BCE/BdI je la nura tipografia kosto. Aŭ ankaŭ nur sufiĉas, ke la centraj bankoj nur enskribas kompreneble en la aktivo la bankbiletojn, kiujn ili kreas, por pagi la impostojn. Tio ne solvas tute la problemon, sed sufiĉas por riĉiĝi nin kaj rimarkigi la krimecon de la aktuala sistemo.

Proceduroj -ĉi tiuj de BCE kiel de Federal Reserve k.c., kaj ankaŭ de la fiskaj sistemoj - kontraŭ kiujn ne estas vere, ke neniu kaj neniu Lando ion povas, ĉar, kiam la juĝistaro, la politiko kaj la informado ekfaros sian devon, ili venkos ĉi tiujn monstrojn rapide; kaj se ili ne faros ĝin, ili estos fortrenataj kune kun siaj perantoj per Internet: la nova alianco.






UNUA PAĜO
__________________